Ĉefpaĝo

Partoprenu en FESTO 2017

FESTO estas esperanta renkontiĝo organizata de JEFO (Junulara Esperanta Franca Organizo) kiu okazas kvazaŭ ĉiujare dum la somero. Temas pri agrabla renkontiĝo, malfermita al ĉiuj — adoleskoj, junuloj, familioj, veteranoj de la movado — kaj dum ĝi okazas tre bunta kultura programo kaj tre intensa vespero kaj tutnokta somerumado, kiu kontrastas kun trankvila programo dumtage.

En 2017, FESTO okazos en la Kastelo Greziljono, kiu troviĝas en la urbo Boĵeo (fr. Baugé) en la bela kampara regiono Anĝevio (fr. Anjou), kies kultura ĉefurbo estas Anĝevo (fr. Angers). La Kastelo estas facile atingebla el Parizo per rapidtrajnoj.

Ni atendas vin en FESTO inter la 28-a de Julio kaj la 4-a de Aŭgusto.

Historio de FESTO

FESTO ekzistas ekde 1996, kaj okazas en diversaj francaj regionoj, sed ankaŭ en Germanio kaj Belgio.

  1. En 1996 en Villeurbanne, apud Liono
  2. En 1997 en Saint Raphaël, en Provenco
  3. En 1998 en Montpeliero, en Langvedoko
  4. En 2000 en Saint Chamond, en Forez.
  5. En 2002 en Baugé, en Anjou.
  6. En 2003 en Paimpol, en Bretonio.
  7. En 2004 en Orléans, en Luara Valo.
  8. En 2005 en Carcassonne, en Langvedoko.
  9. En 2006 en Kastelo Greziljono, en Anjou.
  10. En 2007 en Montoire-sur-le-Loir, en Luara Valo.
  11. En 2009 en Zwingenberg, en Germanio.
  12. En 2010 en Donneville, proksime de Tuluzo.
  13. En 2011 en Château de Grésillon, en Anjou.
  14. En 2012 en Métabief, en Franĉkonteo.
  15. En 2013 en Kelmis, en Belgio.
  16. En 2014 en Pont de Barret, en Provenca Dromo.