Dum la nokto

Interkona vespero (Vendredo 28/07)

 

Kutimaĵo de esperantaj renkontiĝoj, dum tiu vespera programero okazos ludetoj por ekkoni unu la aliajn kaj sinprezenti al viaj futuraj novaj amikoj.

 

Koncertoj (Tutsemajne)

 

Kio fakte estus FESTO sen la famegaj koncertoj ? Tiu ĉi-fojo ja promesiĝas esti mirindega.

Por pli da informoj, iru vidi la Liston de koncertoj.

 

Trinkomanĝa nokto

 

Jam okazinta dum pluraj esperantaj renkontiĝo sed tutunue en FESTO, al la trinkomanĝa nokto ĉiuj kiuj deziras kunportu bongustaĵojn, manĝeblajn aŭ trinkeblajn, de sia lando aŭ regiono. Tiel ĉiuj homoj malkovru specialaĵojn de la tuta mondo en grandega bufedo kaj ĝoju la tutan manĝaron kune.
DO NEPRE PENSU PRI KUNPORTI VIAJN BONGUSTAĴOJN EL VIA LANDO AŬ REGIONO !!!

 

mi jam malsatas...

 

Internacia vespero (Ĵaŭdo 03/08)

 

Alia kutimaĵo de esperantaj renkontiĝoj, tiu programero estas tuta libera, sur la scenejon vi grimpu kaj poste faru ion ajn vi deziras, tio povas esti parolado, teatraĵo, kanto, kaj tiel plu. Tutsimple anoncigu vin antaŭe kaj preparu ion kelkajn minutojn daŭran.